牧羊人喻三十
昔有一人,巧于牧羊,其羊滋多,乃有千万。极大悭贪,不肯外用。时有一人,善于巧诈,便作方便,往共亲友,而语之言:“我今共汝极成亲爱,便为一体,更无有异。我知彼家有—好女,当为汝求,可用为妇。”牧羊之人,闻之欢喜,便大与羊及诸财物。其人复言:“汝妇今日已生一子。”牧羊之人,未见于妇,闻其已生,心大欢喜,重与彼物。其人后复而与之言:“汝儿生已,今已死矣!”牧羊之人闻此人语,便大啼泣,嘘欷不已。世间之人,亦复如是:既修多闻,为其名利,秘惜其法,不肯为人教化演说。为此漏身之所诳惑,妄欺世乐。如己妻息,为其所欺,丧失善法,后失身命,并及财物,便大悲泣,生其忧苦。如彼牧羊之人,亦复如是:
30. Edziĝo de la Paŝtisto
Iam antaŭ longa tempo vivis ŝafisto. Li lertis en la paŝtado, kaj liaj ŝafoj plimultiĝis ĝis miloj. Tamen li estis tre avara, kaj neniam volis helpi al la aliaj. Tiam insidemulo intencis lin trompi per artifiko. Li do iris kun sia parenco al la ŝafisto, kaj diris al li: "Nun mi volas parenciĝi kun vi kiel en unu familio. Mi scias, ke tiu ĉi viro havas ĉarman filinon. Mi svatu ŝin al vi kiel vian edzinon." Aŭdinte tion, la ŝafisto tre ĝojis. Li donacis al tiu multajn ŝafojn kaj alian havaĵon.
Post nelonge, la insidemulo revenis al la ŝafisto, kaj diris: "Hodiaŭ via edzino naskis filon al vi." La ŝafisto ankoraŭ ne vidis sian edzinon, tamen li ekzaltiĝis de la informo. Li denove donacis multe al la insidemulo.
Poste, la insidemulo refoje revenis al la ŝafisto, kaj informis lin: "Via filo mortis post sia naskiĝo." Informiĝinte pri tio, la ŝafisto ekploregis dolore.