三重楼喻十
往昔之世,有富愚人,痴无所知。到余富家,见三重楼,高广严丽,轩敞䟽朗,心生渴仰,即作是念:“我有财钱,不减于彼,云何顷来而不造作如是之楼?”即唤木匠而问言曰:“解作彼家端严舍不?”木匠答言:“是我所作。”即便语言:“今可为我造楼如彼。”是时木匠即便经地垒墼作楼。愚人见其垒墼作舍,犹怀疑惑,不能了知,而问之言:“欲作何等?”木匠答言:“作三重屋。”愚人复言:“我不欲下二重之屋,先可为我作最上屋。”木匠答言:“无有是事!何有不作最下重屋,而得造彼第二之屋?不造第二,云何得造第三重屋?”愚人固言:“我今不用下二重屋,必可为我作最上者。”时人闻已,便生怪笑,咸作此言:“何有不造下第一屋而得上者!”譬如世尊四辈弟子,不能精勤修敬三宝,懒惰懈怠,欲求道果,而作是言:“我今不用余下三果,唯欲得阿罗汉道。”亦为时人之所嗤笑,如彼愚者等无有异。
10. Konstruigi Trietaĝan Domon
Antaŭ longa tempo estis riĉa homo senscia kaj malsaĝa. Kiam li gastis ĉe alia riĉulo, li vidis trietaĝan domon altan, vastan kaj brilan. Li ekŝatis ĝin kaj diris al si mem: "Mi estas ne malpli riĉa ol li. Kial mi ne konstruigu tian etaĝdomon?" Li do senprokraste alvenigis metiistojn kaj demandis ilin: "Ĉu vi povas konstrui tian etaĝdomon?" Ili respondis: "Jes, ni povas. Tiu etaĝdomo estas konstruita de ni mem." Li ordonis: "Konstruu por mi tian etaĝdomon." La metiistoj konsentis kaj eklaboris. Ili mezuris la sidejon kaj ekmasonis brikojn por la konstruaĵo.
Vidinte tion, la riĉa homo neniel komprenis, kion faras la metiistoj. Li demandis ilin: "Kian domon vi konstruas?" Ili respondis: "La trietaĝan." La riĉulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la plej supran." Ili respondis: "Tio ne eblas. Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la dua?" La malsaĝulo ordonis obstine: "Mi ne volas la malsuprajn etaĝojn. Vi devas konstrui nur la supran por mi!" Aŭdinte la respondon, ĉiuj metiistoj mokis lin kun rido:"Kiu en la mondo kapablas konstrui la suprajn etaĝojn sen la malsupraj!"