Lingvoekzameno, nivelo A (baza)
这一考试是用于个人独立使用的,即你应当不借用任何辅助工具,如词典、语法书及其他任何辅助材料等,独立地回答所有问题。祝您成功!
Akireblaj poentoj: 50
Sukceslimo: Maksimume unu eraro en ĉiu parto.
Disponebla tempo: 50 minutoj
Uzu ĉiam la x-metodon kiam vi tajpas. Ekzemple "sx" por "ŝ", "jx" por "ĵ" kaj "ux" por "ŭ".
1. Demandovortoj
Aldonu taŭgan demandovorton (unu solan vorton) en la sekvaj frazoj. Elektu el la sekva listo.
Elektu inter: kio, kiu, kia, kiel, kie, kiam, kiom, kial, kies, ĉu
[ Ekzemplo: "____ vi venos? Mi venos morgaŭ vespere." | Por tiu demando vi entajpu: Kiam ]
____ li estas? Li estas sinjoro Frank.
____ vi ne respondis al mia letero? Ĉar mi ne havis tempon.
____ li revenos? Post tridek minutoj.
____ kostas tiu biciklo?
Tiu libro ne estas mia.____ ĝi estas? Ĉu de Marko?
2. Prepozicioj
Metu la plej taŭgajn prepoziciojn en la spacojn. Elektu ilin el la sekva listo. Atentu, en la listo estas 13 prepozicioj, sed vi bezonas nur kvin. En kelkaj lokoj pluraj prepozicioj taŭgas, sed bonvolu enskribi nur unu.
Elektu inter: antaŭ, al, ĉe, de, el, en, ĝis, kun, laŭ, per, post, pri, sen
[ Ekzemplo: "Ŝi loĝas ____ urbo." | Por tiu demando vi entajpu: en aŭ cxe ]
Mi venas ____ Eŭropo.
Tio estis decido ____ mia patrino.
____ kvin jaroj mi loĝis en alia lando.
____ la domo staras aŭto.
Pli rapidas sendi informojn ____ interreto, ol paperpoŝte.
3. Afiksoj
Uzu la sekvajn afiksojn en taŭgaj lokoj, kun bezonataj finaĵoj. Atentu, en la listo estas 13 afiksoj, sed vi bezonas nur kvin.
Elektu inter: aĵ, an, ar, eg, ej, ek, et, ge, il, in, ist, mal, ul
[ Ekzemplo: "Tio estas stult____ kaj certe ne estas ĝusta." | Por tiu demando vi entajpu: ajxo ]
En Svedio vintro estas tre ___varma sezono.
Malgranda domo estas dom___ .
Granda domo estas dom___ .
Ŝi rakontis al mi freŝan nov___ .
Li ne estas bona instru___ , ĉar infanoj ne ŝatas lin.
4. Personaj pronomoj
Metu taŭgajn personajn pronomojn en la spacojn. En kelkaj lokoj pluraj pronomoj taŭgas, sed bonvolu enskribi nur unu.
[ Ekzemplo: "Mi konas tiun knabon, ____ estis koramiko de mia fratino." | Por tiu demando vi entajpu: li ]
Karlo ploras ĉar ___ perdis sian monujon.
___ estas malsataj!
Mia edzo venos, sed ___ iom malfruos.
Saluton! Kiu ___ estas? Mi estas Sonja.
Mi havas katon, sed mi ne scias kie ___ estas nun.
5. Verboformoj
Enskribu la ĝustan verboformon.
[ Ekzemplo: "Atent____, nun komenciĝas!" | Por tiu demando vi entajpu: u ]
Post kelkaj minutoj komenciĝ__ la televid-programo.
Ĉu ni naĝ__ ?
Mi renkont__ lin antaŭ multaj jaroj.
Estas agrable hav__ bonajn amikojn.
Se mi hav__ monon, mi vojaĝus al la maro.
6. Objekto
En la sekvaj frazoj metu "n" kie necesas, alie vi lasu la kampon malplena.
[ Ekzemplo: "Ankaŭ mi havas hundo____." | Por tiu demando vi entajpu: n ]
Li prenis kun si mono__ .
Mi deziris al ŝi bona__ apetiton.
Mi __ vidas hundo.
Ili vojaĝis per aviadilo __ .
Mi parolis kun mia __ bona amikino.
7. Komparado
Enmetu taŭgan komparvorton.
[ Ekzemplo: "Malriĉulo havas ____ da mono ol riĉulo." | Por tiu demando vi entajpu: malpli ]
Io estas ___ ol nenio.
Elefanto estas ___ granda ol kato.
Ŝi gajnis, ŝi kuris ___ rapide el ĉiuj.
Birdoj flugas ___ rapide ol aviadiloj
Muso estas ___ granda ol kato.
8. Adjektivoj kaj adverboj
Elektu inter la finaĵoj "a" kaj "e".
[ Ekzemplo: "Li kantas tre bel ____." | Por tiu demando vi entajpu: e ]
Bon_ ke vi povas veni.
Tio estas bon_ ideo.
Hieraŭ estis malvarm_ tago, ĉu ne?
Somer_ mi multe promenas.
Li rapid_ kuris.
9. Legokapablo
Legu la tekston por poste elekti ĝustajn respondalternativojn.
Teksto:
Kial Anjo opiniis, ke ŝi estas malbela, neniu povus diri, sed tio estis fakto. Jes ja, ŝi ne estis superbelega, kaj oni eble ne akceptus ŝin sen plia pripenso por ludi junan belulinon en filmo, sed ŝi estis plaĉa, kaj nenie, kiam ŝi aperis, viroj forturnis la rigardon. Male. Kiam ŝi eniris en publikan lokon, la knaboj unu-move direktis la rigardon al ŝi. Kaj kion ili vidis, tio plaĉis, ĉiu-foje. Rigardi Anjon ĉiam estis plezuro. Sed Anjo tion ne kredis, kaj nun, dum ŝi tria-foje legis la leteron, kiun ŝi antaŭ nelonge ricevis el trans-mara lando, ŝi sentis sin senhelpa. La junulo, kiu skribis al ŝi, ja diris: "Bonvolu sendi foton de vi". Tiu letero estis respondo al peto, kiun ŝi presigis en revuo kun la celo interŝanĝi leterojn en la nova lingvo, kiun ŝi komencis lerni. Ŝi deziris plibonigi sian scion de la lingvo; ĉu devi legi kaj respondi leterojn ne estus bona metodo tiu-cele? La knabo, kiu skribis al ŝi, montriĝis mult-rilate inda fariĝi amiko. Sed lia peto pri foto - eĉ se plej natura kaj komprenebla - metis ŝin en malplaĉan situacion. Ŝi ne sciis, kion fari. "Ne gravas," ŝi fine decidis; "li loĝas tiel malproksime, ke neniam ni renkontiĝos. Mi povas sendi al li foton de iu alia. Li neniam scios la veron." Kaj, kontenta pri tiu ideo, ŝi enmetis kun sia responda letero belan foton de sia belega amikino Lenjo, tiu, kiu deziris fari el filmiĝo sian tut-vivan okupon, aŭ, se tion ŝi ne sukcesos, ĉiu-tage montriĝi televide. Antaŭ ol fermi la leteron, Anjo aldonis jenajn vortojn: "Mi ĉi-kune sendas al vi mian foton, kaj komprenas, ke vi deziras scii, kia mi aperas, sed kial vi ne havigis al mi vian? Mi forte esperas, ke en la letero, kiun vi certe baldaŭ adresos al mi, mi trovos vian foton."
Demandoj:
Kial Anjo sentis sin senhelpa?
Ĉar ŝi volas sendi plurajn fotojn, ne nur unu.
Ĉar ŝi ne scias kion fari pri la peto sendi foton de si mem.
Ĉar ŝi ne havas fotilon por fari foton.
Ĉar ŝi ne havas bonan foton.
Kial Anjo presigis peton en revuo?
Ĉar ŝi volas interŝanĝi leterojn en lingvo, kiun ŝi komencis lerni.
Ĉar ŝi volas interŝanĝi lingvospertojn.
Ĉar ŝi volas interŝanĝi fotojn pri novaj lingvoj.
Ĉar ŝi volas interŝanĝi fotojn.
Kiu estas Lenjo?
Tre bela amikino de la knabo kun kiu Anjo interŝanĝas leterojn.
Tre malbela amikino de Anjo.
Tre bela amikino de Anjo.
Malbela amikino de Anjo.
Kia knabo skribis al Anjo?
Knabo inda fariĝi malamiko.
Knabo inda fariĝi amikino.
Knabo malinda fariĝi amiko.
Knabo inda fariĝi amiko.
Kion faris la knaboj kiam Anjo eniris publikan lokon?
Ili unu-move direktis la rigardon for de ŝi.
Ili direktis la rigardon for de ŝi.
Ili direktis la rigardon al ŝi.
Ili unu-move direktis saluton al ŝi.
10. Aŭskulta kompreno
Aŭskultu la rakonton por poste elekti ĝustajn respondalternativojn.
Sono:
Alklaku ĉi tie (swf-formato) http://www.lernu.net/sonoj/lingvoekzameno/2.swf
Alklaku ĉi tie (mp3-formato)
http://www.lernu.net/sonoj/lingvoekzameno/2.mp3
Demandoj:
Kiu decidis viziti sorĉiston?
La eŭropa doktoro.
Iu amiko de la junulo.
Neniu.
La junulo.
Kion diris la doktoro antaŭ la vizito al la sorĉisto?
"Nun vi vidos ion malinteresan."
"Nun mi timas kio okazos."
"Nun vi vidos ion interesan."
"Nun vi ne vidos ion interesan."
Kion diris la eŭropa doktoro al la junulo?
"Mi komprenas kial ne ĉio funkcias bone."
"Mi komprenas. Ĉio ne funkcias bone."
"Mi ne komprenas. Ĉio devus funkcii bone."
"Mi ne komprenas. Ĉio funkcias bone."
Kia estis la sorĉisto?
Maljuna kaj virina.
Juna kaj vira.
Maljuna kaj vira.
Juna kaj virina.
Kio okazis al unu el la junuloj en la vilaĝo?
Li ekmalsanĝis sed plu povis stari.
Li ekmalsaniĝis kaj ne plu povis stari.
Li eksaniĝis kaj povis ekparoli.
Li eksanĝis sed ne plu povis stari.