• 站内搜索:

《法老王》第19章(2)

2006-8-22 17:25  

Ramzeson malagrable tuŝis ĉi tiuj vortoj: li kredis, ke la pluvegon altiris la preĝoj de Pentuer. Sin turninte al la Libiano, li demandis:

Ĉu okazas ankaŭ, ke de homa figuro ŝprucas fajreroj?

Ĉiam estas tiel, kiam blovas la vento de la dezerto ― respondis la Libiano. ― Ankaŭ hodiaŭ ni ja vidis fajrerojn, saltantajn ne nur de la homoj, sed eĉ de la ĉevaloj.

Li parolis kun tia certeco, ke la princo, proksimiĝinte al la oficiro de sia rajdistaro, murmuretis:

Atentu la Libianojn!... Apenaŭ li diris tion, en la mallumo io ekbolis, kaj post momento eksonis ĉevala galopo. Kiam fulmo eklumigis la dezerton, oni vidis homon, forkurantan sur ĉevalo. ―

Ligu la kanajlojn!... ― kriis la princo ― kaj mortigu, se iu kontraŭstaros... Ve al vi, Teĥenna, se la fripono alkondukos kontraŭ ni viajn fratojn!... Vi pereos en teruraj turmentoj, vi kaj la viaj...

Malgraŭ la pluvo, tondroj kaj mallumo, la soldatoj de Ramzes rapide ligis la Libianojn, kiuj cetere tute ne kontraŭstaris.

Eble ili atendis la ordonon de Teĥenna, sed li estis tiel rompita, ke li eĉ ne pensis pri la forkuro.

Iom post iom la ventego kvietiĝis, kaj la tagan varmegon anstataŭis en la dezerto nokta penetranta malvarmo. La homoj kaj ĉevaloj sattrinkis kaj plenigis per akvo la sakojn; ili havis sufiĉe da daktiloj kaj biskvitoj, ĉiuj do estis bonhumoraj. La tondroj malfortiĝis, la silentaj fulmoj ekbrilis pli kaj pli malofte; sur la norda ĉielo la nuboj komencis disŝiriĝi, tie ĉi kaj tie ekbrilis steloj.

Pentuer proksimiĝis al Ramzes.

Ni revenu en la tendaron ― diris li. ― Ni povas atingi ĝin post kelke da horoj, antaŭ kiam la forkurinto alkondukos kontraŭ ni malamikojn.

Kiel ni trovos la vojon en tia mallumo? ― demandis la princo.

Ĉu vi havas torĉojn? ― sin turnis la pastro al la Azianoj.

Torĉojn, aŭ pli ĝuste longajn ŝnurojn, saturitajn per flamigeblaj materioj, ili posedis; sed ili ne havis fajron, la lignaj pecetoj, servantaj por ekbruligado, malsekiĝis.

Ni devas atendi ĝis la mateno ― diris la malpacienca princo.

Pentuer ne respondis. Li eltiris el sia sako malgrandan vazon, prenis de soldato torĉon kaj iris flanken. Post momento eksonis mallaŭta siblado kaj la torĉo... ekflamis!...

Granda miraklisto estas ĉi tiu pastro!... ― murmuris la maljuna Libiano.

Antaŭ miaj okuloj vi plenumis jam duan miraklon ― diris la princo al Pentuer. ― Ĉu vi povas klarigi al mi, kiel oni faras tion?...

Pri ĉio demandu min, sinjoro ― respondis la pastro ― kaj mi diros al vi. Sed postulu neniam, ke mi klarigu al vi la misterojn de niaj temploj.

Eĉ se mi nomus vin mia konsilanto?

Eĉ tiam. Mi neniam estos perfidulo, kaj eĉ se mi kuraĝus fariĝi, la punoj fortimigus min...

La punoj?... ― ripetis la princo. ― Jes! Mi memoras en la templo de Hator la homon kaŝitan en la kelo, sur kiun la pastroj verŝis bolantan peĉon. Ĉu efektive ili faris tion?... Ĉu la homo efektive mortis en turmentoj?...

Pentuer silentis, kvazaŭ ne aŭdante la demandon. Li malrapide elprenis el sia mirakla sako malgrandan statuon de dio kun disetenditaj manoj. La statueto pendis sur ŝnuro; la pastro lasis ĝin libera kaj, murmurante preĝon, atentis. La statueto post kelke da ŝanceliĝoj kaj turniĝoj haltis senmove.

Ramzes ĉe la lumo de la torĉo kun miro rigardis liajn procedojn.

Kion vi faras? ― demandis li la pastron.

Mi povas diri al via ekscelenco nur tion ― respondis Pentuer ― ke la dio per unu mano montras la stelon Eshmun. [Polusa stelo] Tio estas ĝi, kiu nokte gvidas sur la maro la feniciajn ŝipojn.

Fenicianoj do ankaŭ havas ĉi tiun dion?

Ili eĉ ne scias pri li. La dio, kiu ĉiam turnas unu manon al la stelo Eshmun, estas konata nur de ni kaj de la ĥaldeaj pastroj. Kun lia helpo, ĉiu profeto tage kaj nokte, dum bona kaj malbona vetero, povas trovi sian vojon sur la maro kaj en la dezerto.

Laŭ la ordono de l' princo, kiu kun brulanta torĉo iris apud Pentuer, la sekvantaro kaj la kaptitoj ekiris post la pastro, al la nord-oriento. La dio, pendanta sur la ŝnuro, ŝanceliĝis, montris tamen per la etendita mano, kie estas la sankta stelo, protektanto de la erarvagantaj vojaĝantoj.

Ili iris piede, kondukante la ĉevalojn, per rapidaj paŝoj. La malvarmo estis tiel akra, ke eĉ la Azianoj blovis en la manojn, kaj la Libianoj tremis.

Subite io komencis kraki sub iliaj piedoj. Pentuer haltis kaj klinis sin.

En ĉi tiu loko ― diris li ― la akvo faris sur la ŝtonego malprofundan kotujon. Kaj la akvo, rigardu princo, kio ĝi fariĝis...

Dirante tion, li levis kaj montris al la princo kvazaŭ vitran tabuleton, kiu fluidiĝis en liaj manoj.

Kiam estas tre malvarmege, ― aldonis li ― la akvo fariĝas travidebla ŝtono.

La Azianoj jesis la vortojn de l' pastro, aldonante, ke en la nordo la akvo fariĝas ŝtono, kaj la vaporo -- blanka salo, kiu tamen havas neniun guston, sed pinĉas la fingrojn kaj agacigas la dentojn.

La princo pli kaj pli admiris la saĝon de Pentuer.

Dume en la norda parto de l' ĉielo fariĝis klare. Oni povis vidi Ursinon kaj en ĝi la stelon Eshmun. La pastro ree preĝante, kaŝis en la sakon la dion gvidanton kaj ordonis estingi la torĉojn kaj lasi nur la bruletantan ŝnuron, kiu konservis la fajron kaj montris la horojn per sia grada brulado.

La princo admonis la taĉmenton esti vigla kaj preninte Pentueron, iris dekkelkon da paŝoj antaŭen.

Pentuer ― diris li ― de ĉi tiu momento mi nomas vin mia konsilanto, por la nuna tempo, kaj por tiam, kiam plaĉos al la dioj doni al mi la kronon de Supra kaj Malsupra Egipto...

Per kio mi meritis tian favoron?

Antaŭ miaj okuloj vi plenumis agojn, kiuj montras vian grandan saĝon kaj vian povon super la spiritoj. Krom tio vi estis preta savi mian vivon. Do, kvankam vi decidis kaŝi de mi multon...

Pardonu, nobla sinjoro ― interrompis la pastro. ― Perfidulojn, kiam vi bezonos ilin, vi trovos, por mono kaj juveloj, eĉ inter la pastroj. Sed mi ne volas aparteni al ili. Konsideru: perfidante la diojn, mi donus al vi la certecon, ke same mi agos ankaŭ kun vi.

Ramzes ekmeditis.

Vi saĝe parolis ― respondis li. ― Sed mirigas min, kiel vi, pastro, havas bonvolon por mi en via koro? Antaŭ unu jaro vi benis min, kaj hodiaŭ vi ne permesis al mi sola veturi en la dezerton kaj faras al mi grandajn servojn...

Ĉar la dioj avertis min, ke vi, nobla sinjoro, se vi volos, povos eltiri el la mizero kaj humiligo la malfeliĉan egiptan popolon.

Kio estas por vi la popolo?

Mi devenas de ĝi... Miaj fratoj kaj patro tutajn tagojn ĉerpis akvon el Nilo kaj ricevis bastonadon...

Kiel mi povas helpi al la popolo? ― demandis la kronprinco.

Pentuer viviĝis.

Via popolo ― parolis li kortuŝita ― tro multe laboras, pagas tro grandajn impostojn, suferas mizeron kaj persekutojn. Malfacila estas la sorto de l' kamparano...

"La vermo manĝis unu duonon de lia rikolto, la rinocero la alian; en la kampoj multe da muŝoj; falis la akridoj; la brutoj piedpremis la grenon, la paseroj ĝin ŝtelis. Kio restis en la garbejo, falis en la manojn de l' ŝtelisto. Ho mizero de la kamparano!... Fine venas la skribisto sur la bordon kaj postulas la rikolton, liaj kunuloj alportis bastonojn, kaj la Negroj palmajn vergojn. Ili diras: donu la grenon. -- Restis nenio. -- Tiam ili batas lin, etendas sur la tero, ligas, ĵetas en la kanalon, kie li dronas, la kapo malsupren. En lia ĉeesto ili ligas lian edzinon, liajn infanojn. La najbaroj forkuras, savante sian grenon." [Aŭtentika]

Mi mem vidis tion ― respondis la princo medite ― mi eĉ forpelis unu tian skribiston. Sed ĉu mi povas ĉeesti ĉie, por malhelpi la maljustaĵojn?

Vi povas, sinjoro, ordoni, ke oni ne turmentu la homojn senbezone. Vi povas malgrandigi la impostojn, elekti al la kamparanoj unu tagon por la ripozo. Fine, vi povas donaci al ĉiu familio almenaŭ unu mezuron da tero, kies rikolto apartenus nur al ili kaj servus por nutri ilin. Alie, ili daŭrigos sin nutri per lotuso, papiruso kaj mortintaj fiŝoj, kaj fine via popolo pereos... Sed se vi estos favora por ĝi, ĝi releviĝos.

Kaj vere mi faros tiel! ― ekkriis la princo. ― Bona mastro ne permesas, ke lia brutaro mortu de malsato, faru laboron, kiu superas ĝiajn fortojn aŭ maljuste ricevu batojn... Tio devas aliiĝi!...

Pentuer haltis.

Vi promesas tion al mi, sinjoro?...

Mi ĵuras! ― respondis Ramzes.

Do ankaŭ mi ĵuras al vi, ke vi estos la plej glora faraono, apud kiu paliĝos Ramzes Granda! ― ekkriis la pastro, kiu ne povis plu regi sian eksciton.

La princo ekmeditis.

Kion ni faros duope kontraŭ la pastroj, kiuj malamas min?...

Ili timas vin, sinjoro ― respondis Pentuer. ― Ili timas, ke vi ne komencu tro frue militon kontraŭ Asirio...

Kion ili celas, ni ja venkos?...

La pastro klinis la kapon kaj disetendis la manojn, sed silentis.

Mi do diros al vi!... ― ekkriis la incitita princo. ― Ili ne volas militon, ĉar ili timas, ke mi revenos venkinto, ŝarĝita per trezoroj, pelante antaŭ mi sklavojn... jen kion ili timas, ĉar ili volas, ke la faraono restu nur malforta ilo en ilia mano, senutila instrumento, kiun oni povas ĵeti for, kiam oni volas... Sed mi ne estos tia!... Aŭ mi faros tion, kion mi volas, al kio mi havas la rajton, aŭ... mi pereos...

Pentuer turnis sin kaj murmuretis preĝon.

Ne parolu tiel, nobla sinjoro ― diris li konfuzita ― la malbonaj spiritoj, vagantaj super la dezerto, povas kapti viajn vortojn... La vorto, memoru estro, estas kvazaŭ ŝtono, ĵetita per ĵetilo; kiam ĝi trovos muron, ĝi resaltos kaj sin turnos kontraŭ vi mem...

La princo malestime svingis la manon.

Ne grave ― respondis li. ― Nenion valorus vivo, en kiu ĉiu ligus mian volon... Se ne la dioj, la ventoj de la dezerto; se ne la spiritoj, la pastroj... Tia devas esti la povo de la faraono?... Mi volas fari, kion mi volas, kaj obei nur al miaj eternaj antaŭuloj, sed ne al iu ajn razita kapo, kiu ŝajne klarigas la intencojn de l' dioj, kaj en la realeco uzurpas la povon kaj plenigas siajn trezorejojn per miaj riĉaĵoj.

En la princa sekvantaro eksonis murmuro de teruro.

Tio estas grifo!... Mi klare vidis la flugilojn... ― diris Aziano.

En la dezerto svarmas monstroj!... ― aldonis la maljuna Libiano.

Ramzes estis konfuzita; ankaŭ al li ŝajnis, ke la preterkuranta ombro havis kapon de serpento kaj kvazaŭ mallongajn flugilojn.

Ĉu efektive ― demandis li la pastron ― en la dezerto aperas monstroj?

Estas certe ― diris Pentuer ― ke en tiel neloĝata loko svarmas malbonaj spiritoj en plej strangaj formoj. Tamen ŝajnas al mi, ke tio, kio preterkuris, estas pli kredeble besto. Ĝi similas ĉevalon kun selo, sed estas pli granda kaj kuras pli rapide. La loĝantoj de la oazoj diras, ke ĉi tiu besto povas tute ne trinki akvon, aŭ almenaŭ trinki tre malofte. Se tio estus vera, la estontaj generacioj povus uzi, por trakuradi la dezerton, ĉi tiun beston, kiu nun nur timigas la homojn.

Mi ne kuraĝus sidiĝi sur la dorson de tia monstro ― respondis la princo, skuante la kapon.

La samon niaj antaŭuloj parolis pri la ĉevalo, kiu helpis al Hiksosoj venki Egipton, kaj hodiaŭ fariĝis nepre necesa por nia armeo. La tempo tre ŝanĝas la homajn opiniojn! ― diris Pentuer.

Sur la ĉielo malaperis la lastaj nuboj kaj komenciĝis klara nokto. Malgraŭ la foresto de la luno, estis tiel lume, ke sur la fono de la blanka sablo oni povis vidi la konturojn de objektoj, eĉ malĝrandaj, aŭ tre malproksimaj.

La trapenetranta malvarmo ankaŭ malgrandiĝis. Dum iom da tempo la taĉmento marŝis silente, vadante en la sablo ĝis la maleoloj. Subite inter la Azianoj ree naskiĝis tumulto kaj eksonis krioj:

Sfinkso!... rigardu, sfinkso!... Ni ne eliros vivantaj el la dezerto, se senĉese aperas antaŭ ni fantomoj...

Efektive, sur blanka kalka monteto estis klare videbla silueto de sfinkso. Leona korpo, grandega kapo en egipta kufo kaj kvazaŭ homa profilo.

Trankviliĝu, barbaroj ― diris la maljuna Libiano. ― Tio ja ne estas sfinkso, sed leono, kaj li faros al vi nenion, ĉar li estas okupita per la manĝado.

Vere, tio estas leono! ― jesis la princo haltante. ― Sed kiel li similas sfinkson...

Li estas la patro de niaj sfinksoj ― intermetis duonvoĉe la pastro. Lia vizaĝo rememorigas la homajn trajtojn, kaj lia kolhararo perukon.

Ĉu ankaŭ nia granda sfinkso, tiu proksime de la piramidoj?...

Multe da jarcentoj antaŭ Menes ― diris Pentuer ― kiam ne ekzistis ankoraŭ la piramidoj, estis en ĉi tiu loko ŝtonego, simila al kuŝanta leono, kvazaŭ la dioj dezirus tiel montri, kie komenciĝas la dezerto. La tiamaj sanktaj pastroj ordonis al artistoj skulpti la ŝtonegon kaj ĝiajn mankojn plenigi per masonaĵo. La artistoj, kiuj pli ofte vidis homojn ol leonojn, skulptis homan vizaĝon, kaj tiel naskiĝis la unua sfinkso.

Kiun ni respektas kiel dion ― ekridetis la princo.

Kaj prave ― respondis la pastro. ― Ĉar la unuan skizon de ĉi tiu verko faris la dioj, kaj la homoj finis ĝin, inspirataj de la dioj. Nia sfinkso per sia grandego kaj mistereco rememorigas la dezerton, havas la figuron de l' spiritoj, vagantaj en la dezerto, kaj teruras la homojn same kiel ĝi. Vere li estas filo de la dioj kaj patro de la teruro.

En la fino de la finoj ĉio havas teran komencon ― respondis la princo. ― Nilo ne fluas de la ĉielo, sed de iuj montoj, kuŝantaj post Etiopio. La piramidoj, pri kiuj parolis al mi Herhor, ke ili estas la bildo de nia ŝtato, estas konstruataj laŭ la modelo de ŝtonegaj suproj. Kaj niaj temploj, kun la pilonoj kaj obeliskoj, kun la mallumo kaj malvarmo, ĉu ili ne rememorigas al ni la kavernojn kaj montojn sur la bordoj de Nilo?... Kiom da fojoj ĉasante mi perdis la vojon inter la orientaj ŝtonegoj, ĉiam mi renkontis ian strangan kolekton de ŝtonoj, kiu rememorigis al mi templon. Eĉ ofte sur iliaj malglataj muroj mi vidis hieroglifojn, skribitajn per la mano de la ventegoj kaj pluvoj.

En tio via ekscelenco havas pruvon, ke niaj temploj estis konstruataj laŭ plano, kiun desegnis la dioj mem ― diris la pastro. ― Kaj kiel malgranda kerno, ĵetita en la teron, naskas la palmon, kies kapo sin kaŝas en la nuboj, tiel la bildo de ŝtonego, leono, eĉ lotuso, semita en la koron de pia faraono, naskas aleojn de sfinksoj, templojn kaj iliajn potencajn kolonojn. Tio estas faroj diaj, ne homaj, kaj feliĉa estas la monarĥo, kiu rigardante ĉirkaŭ si, scias en la teraj objektoj malkovri la dian penson kaj kompreneble prezenti ĝin al la posteuloj.

Sed tia monarĥo devas havi povon kaj grandan riĉaĵon ― intermetis ironie Ramzes ― kaj ne dependi de la pastraj superstiĉoj...

Antaŭ ili leviĝis alia sabla monteto, sur kiu en ĉi tiu momento aperis kelke da rajdantoj.

Niaj, aŭ Libianoj?... ― diris la princo.

De la supro eksonis korno, al kiu tuj respondis la princa taĉmento. La rajdantoj proksimiĝis rapide, kiom permesis la profunda sablo. Unu el ili ekkriis:

Ĉu la kronprinco estas ĉi tie?...

Li estas kaj fartas bone! ― respondis Ramzes.

Ili desaltis de la ĉevaloj kaj falis sur la vizaĝojn.

Ho erpatre! ― diris la ĉefo de l' venintoj. ― Viaj soldatoj disŝiras la vestojn kaj ŝutas cindron sur siajn kapojn, pensante, ke vi pereis... La tuta rajdistaro diskuris en la dezerto, por trovi viajn postesignojn, kaj fine al ni, neindaj, la dioj permesis saluti vin la unuaj...

La princo nomis lin centestro kaj ordonis, ke en la sekvonta tago li prezentu siajn subulojn por rekompenco.

[1][2]
栏目相关课程表